Prezidanto de Urugvajo

Jen listo de prezidantoj de Urugvajo. Laŭ la konstitucio de Urugvajo, la lando estas demokratia, jurŝtata prezidenta respubliko. La prezidento – kiu samtempe estas la ĉefministro – havas fortan pozicion, lian veton povas la parlamento superi per 3/5-plimulto. Li nomumas membrojn de la registaro, kaj li kaj la vicprezidento estas elektita rekte de la popolo. La oficperiodo estas 5 jaroj kaj oni ne povas dufoje kandidati rekte post sia oficperiodo.

Inter la 25-a de aŭgusto 1825 ĝis 24-a de oktobro 1830, la hodiaŭa Urugvajo estis Provincia Oriental del Río de la Plata (Provincia de Montevideo) parto de Provincias Unidas del Río de la Plata kaj estis regita de guberniestro.

Manuel Oribe (1843-1851) kaj Luis Lamas (1855) estis kontraŭprezidentoj.

Ĝis nun mortis dum la ofica periodo kvar prezidantoj (Venancio Flores, Juan Lindolfo Cuestas, Tomás Berreta, Óscar Diego Gestido), la unua du estis murdita. La vicprezidanta ofico estis enkondukita en 1934.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy